Kio estas PReVo?

PReVo estas portebla versio de ReVo (la libera interreta esperanta vortaro) por Android. Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

Ekran-kopio de ReVo

Mi volas tion!

PRevo estas havebla el Google PlayF-Droid. PReVo estas libera kaj senpaga programo. La aktuala versio estas 0.24.

Alie vi povas rekte elŝuti la pakaĵon ĉi tie.

Mi ankaŭ volas la kodon!

Bone! La kodo estas havebla ĉe Github.

Kiel mi povas kontakti vin?

Se vi havas komentojn, bonvolu sendi retmesaĝon al bpeeluk ĉe yahoo punkto co punkto uk.