Blog

Blog

Esperantaj domajnnomoj

Posted at 14:25 on 29 Sep 2011

Antaŭ ne longe mi tre volis registri domajnnomon kiu havas esperantajn literojn. Mi ne scias kial sed mi simple volis. Tio eblas pro IDN (internacigitaj domajnnomojn). Ekzemple, per tio ekzistas la domajnnomon http://müller.info/.

Tamen estas problemo pri sekureco kun IDN. Ekzemple, oni povus registri la adreson http://pаypаl.com/. La literoj ‘а’ en tiu ligilo ne estas same kiel la latina litero ‘a’ kiun oni kutime uzas en esperanto sed ĝi estas la rusa litero. Do ĝi estas tute alia retejo ol la oficiala paypal.com sed ĝi aspektas same. La retumiloj evitas tiun problemon per montri la adreson per alia aspekto kiu tute ne estas konfuzebla. Ekzemple, en Firefox tiu ligilo aspektas kiel “http://xn--pypl-53dc.com/” en la adresbreto.

Firefox inkluzivas liston de supraj retregionoj al kiuj ĝi permesos montri la internaciajn literojn. Ĝi ne inkluzivas adresojn ĉe .com ĉar la organizo kiu estras tiun retregionon permesas ion ajn adreson do ĝi estas tre malsekura. Aliaj organizoj permesas nur la literojn de kelkaj lingvoj kaj malpermesas nomojn kiuj evidente estas trompaj. La listo de nomoj kun tia bona organizo nun en Firefox estas: .ac, .ar, .asia, .at, .biz, .br, .cat, .ch, .cl, .cn, .de, .dk, .es, .fi, .gr, .hu, .il, .info, .io, .ir, .is, .jp, .kr, .li, .lt, .lu, .lv, .museum, .no, .nz, .org, .pl, .pr, .se, .sh, .tel, .th, .tm, .tw, .ua kaj .vn. La plejmulto el ili estas uzata por iu specifa lando kaj la organizo nur akceptas la lingvon de tiu lando. Kaj ofte tiaj organizoj eĉ ne permesas registrojn de homoj kiuj ne loĝas en tiuj landoj.

Interesa escepto estas .io. Tiu nomo apartenas al la Brita Hindoceana Teritorio sed ĝi permesas registrojn de iu ajn. Plej interesa estas ke ili specife permesas esperantajn literojn! Ekzemple estus amuze registri http://suŝ.io/.

Verŝajne la plej utila por esperantio el tiuj retregiono estus .org. Tamen la organizo por tio ne permesas esperantajn literojn. La nuraj lingvoj kiujn ili akceptas estas la dana, germana, hungara, islanda, korea, latvia, litovia, pola, hispana, sveda kaj ĉina. Do mia peto al la esperanta komuno estas ke ni kune petu al .org ke ili permesu esperantajn literojn. Eble iu esperanta organizo kiel UEA aŭ E@I povos fari oficialan leteron al ili? Ĉu iu havas proponon por helpi tion?